Niaj eldonaĵoj

Serbia Esperanto-Ligo aktive okupiĝas pri tradukado kaj eldonado de verkoj de serba literaturo en Esperanto, kaj pri tradukado kaj eldonado de Esperanta literaturo en la serba lingvo, kontribuante tiel al internacia prezentado de la kultura heredaĵo de Serbio, kaj al prezentado de Esperanta literaturo al la loĝantoj de Serbio. Niaj eldonoj estas rezulto de kunlaboro inter niaj fakaj tradukistoj, kaj la Sekcio pri planlingvoj de la Asocio de Sciencaj kaj Fakaj Tradukistoj de Serbio, kiu celas alproksimigi gravajn literaturajn verkojn al pli vasta, internacia legantaro,kaj konigi Esperantan literaturon al la legantaro en Serbio.

La celo de la serio estas ampleksa prezento de la serba literaturo en Esperanto, reliefigante ĝian ĝenran, teman kaj stilan bunton.

Plej multaj publikigitaj verkoj estas libere alireblaj en cifereca formo, laŭ la reguloj de aŭtorrajtoj, kaj estas disponeblaj ankaŭ per la retejo de nia asocio.

Tiu ĉi agado kontribuas al la konservado kaj moderna prezentado de la serba kultura heredaĵo en internacia kunteksto.

Projektoj

Ekde sia reorganizo en 2023, Serbia Esperanto-Ligo daŭrigas la agadon kun nova elano, inkluzive de edukprojektoj kaj helpate de sponsoroj.

Subvencioj de Erasmus+ donas al ni ŝancon financi tiajn agadojn, kiujn nia asocio, kiel neprofitcela organizo, ne povus memstare financi. Nia unua moviĝprojekto 2023-1-RS01-KA122-ADU-000141195, aprobita en 2023, ebligis:

  • al kvin niaj membroj partopreni en pluraj trejnadoj eksterlande,
  • organizi enlandan seminarion kun eksterlandaj prelegantoj.

Tiaj projektoj ne nur provizas financan subtenon, sed ankaŭ malfermas novajn perspektivojn por la Esperanto-komunumo en Serbio.

Serbia Esperanto-Ligo daŭre listigas la uzadon de Erasmus+ kaj aliaj subvencifontoj kiel gravan parton de siaj longperspektivaj planoj.

SEL en Hispanio

Novaĵoj pri la Erasmus-projekto La tria moviĝo dum la aktuala Erasmus+ projekto de Serbia Esperanto-Ligo…

Legu pli

Partoprenu!

KER-enketilo 2025

Samkiel pasintjare, la Ekzamena Centro de UEA jam planas la sekvontjarajn ekzamendatojn. Temas pri KER-ekzamenoj (laŭ la Komuna…

Legu pli

Sponsoroj kaj amikoj

Scroll to Top